Muzeoj

Muzeo de Ĉeĥaj fervojoj
Fervoja muzeo de Ĉeĥaj Fervojoj en Lužná u Rakovníka
Muzeo troviĝas en spacoj de iama hejtadejo, apartenanta al Kompanio de Buštěhradská fervojo Lužná – Lišany, kies estiĝo estas datita de la jaro 1871. La hejtigejo dum sia ekspluatado estis kelkfoje trakonstruita kaj lasta granda rekonstruo okazis en jaro 1924, kiam samtempe ĝi venis en posedon de Ĉeĥoslovaka ŝtato. La plej intensa ŝanĝo estis konstruo de nova halo por riparoj de dizellokomotivoj komence de 1980-aj jaroj, pro kiu devis esti malkonstruitaj iuj jam historiaj objektoj, ekzemple muntejo por vaporlokomotivoj. Pli granda parto de la origina hejtadejo restis konservita, inkluzive de teknologia aranĝo por ekspluatado de vapora trakcio.
Lužná estis unu el lastaj stacioj de ČSD kun vaportrafiko, kiu ĉi tie finis nur fine de 1970-aj jaroj. Favorantoj de fervoja historio tial la hejtadejon ĉiam pli ofte vizitadis kaj ĝiajn spacojn oni komencis uzadi por ekspoziciado de historiaj relveturiloj. Ekspluatado de la hejtigejo kiel deĵorejo ČD finis en la jaro 1996 en kunligo kun limigo de trafiko sur ĉirkaŭaj linioj. Jam unu jaron pli poste pro libervola aktivado de kelkaj societoj, okupiĝantaj pri historio de fervojoj ĉi tie komencis regula ekspozicia agado. Al ĉi tiu en la jaro 1999 denove aliĝis Ĉeĥaj Fervojoj (ČD), fondinte ĉi tie sian fervojan muzeon. Ni trovas ĉi tie precipe vaporlokomotivojn de diversaj tipoj, dizelelektrajn lokomotivojn, motorvagonojn, kaj plu historiajn pasaĝervagonojn  kaj varvagonojn. Eblas trarigardi ankaŭ vagonojn fervojservajn kaj reprezentantojn de restoraciaj kaj poŝtaj vagonoj. El kategorio de specialaj veturiloj en la kolekto estas relgruo, neĝforigilo rotacia kaj neĝplugilo surrela. Parto de la ekspozicio estas ankaŭ etŝpura fervoja linio kun ŝpuro 800 mm, kiu kune veturiloj devenas el entreprena trafiko de fabriko POLDI en Kladno. Panoramoveturoj sur tiu ĉi fervoja linio logas etajn kaj plenkreskajn vizitantojn.                                                               
Ekspozicioj kaj ekspozicia areo de la muzeo
Ekspozicioj  de la muzeo estas dispartigitaj laŭ unuopaj fakoj de fervoja trafiko. Enkondukon formas elpendaĵoj pri la plej malnova historio de unuaj lokomotivoj, demonstraj helpiloj klarigantaj ilian principon kaj bloko pri historio de Buštěhradská fervojo. Al dispono estas ankaŭ vidosalono. La plej vasta estas ekspozicio, celanta lokomotivan mastrumadon. Ĝi dokumentas ekspluatadon kaj riparojn de vaporaj lokomotivoj. Krom historiaj skribaj dokumentoj estas ĉi tie vico da desegnaĵoj, tridimensiaj eksponaĵoj kaj ankaŭ modeloj. Fotografe estas dokumentita ekspluatapertigo de lokomotivoj 310.0 kaj 354.1 en riparlaborejo de la fervoja muzeo. Parto de la ekspozicio estas dediĉita al helpagadoj, kiel provizado de lokomotivoj per karbo kaj akvo. Ekspozicio pri fakoj trafiko kaj transporto enhavas vicon da signalhelpiloj kaj karakterizaj fervojaj objektoj, kiel deĵorĉapo de trajntrafikisto kaj mansignalilon por ordoni trajnekveturon. Interesaĵo estas historia elmontro pri uzado de veturbiletoj – ekde ĉevaltira fervojo tra unuaj fervojoj sur landa teritorio ĝis elmontroj el lasta periodo. Trakserva mastrumado estas prezentita de elmontraĵoj de diversaj manhelpilaj akcesoraĵoj, maŝinekipado por trakriparoj, preskribaj kaj deĵorinstrukciaj helpiloj, kaj parto de relvoja surkonstruaĵo. Interesaĵo estas instalitaj relkomutilaj regstangoj de trakforkoj, signaliloj transporteblaj, kaj manregataj mekanismoj. Sekurigaj kaj telekomunikadaj instalaĵoj estas prezentitaj per kolekto de telefonaparatoj, aliaj diversaj aparatoj kaj instalaĵoj el trakforkregejoj, signalilregejoj kaj trafikregejoj, kaj estas kompletigitaj per malinterna ekspozicio de realaj signaliloj, kies nombro konstante kreskas.
En la muzeo ne povas manki elmontro de fervojaj modeloj. Precipe infanojn interesigas elmontro de modela trakaro en grandeco HO.
Kiamaniere atingi la muzeon
Civito Lužná troviĝas ĉe rando de arbaroj ĉirkaŭ Křivoklát, apud fervoja linio Praha – Kladno – Rakovník. Se oni veturas per aŭtomobilo, eblas deturni el ŝoseo E 48 el Praha al Karlovy Vary. Areo de la muzeo troviĝas ĉirkaŭ 3 minutojn de piedirado el fervoja stacio Lužná u Rakovníka.             
                                                       
Muzeo de Esperanto en Svitavy