EEK Strasburgo 2024 – kiel ni vojaĝis?
Jam dum la projekto VERDEN – Daŭripova evoluo kaj transporto (2021-2023) okupiĝis IFEF i.a. pri la fervojvojaĝado kaj ĝia impakto al vivmedio. Unu el aktivaĵoj kadre de tio estis enketo pri la vojaĝmanieroj de partoprenantoj de diversaj E-renkontiĝoj. Pro la ebleco kompari vojaĝkutimoj en pli vasta mezuro ni preparis enketilon ankaŭ por partoprenantoj de EEK 2024. El pli ol 600 partoprenantoj respondis pere de googlo-formularo aŭ retpoŝte 132 el 19 landoj de Eŭropo kaj Asio. Kiel aspektas iliaj vojaĝkutimoj? Surbaze de la plej oftaj respondoj oni povas konstati, ke tipa vojaĝanto:
-
atingis Strasburgon trajne (60 %) aŭ aŭtomobile (39 %) duope aŭ grupe; plej ofte veturis 5-8 horoj (36 %); preskaŭ 1/3 el ni veturis malpli 5 horoj.
-
uzis longdistancan buson (ĉiun sepan) kaj ĉiun kvaran ajnan transportilon de urba trafiko (tramon, buson, metroon k.s.). Bona resulto por amastransporto!
-
alveturis sen interŝanĝo de transportiloj (29 %); ŝanĝinte, do plej ofte unu- aŭ dufoje (preskaŭ ĉiun duan), sed 12 % el ni interŝanĝis eĉ sepfoje!
-
havis por la interŝanĝo 21-60 minutojn (pli ol 40 %), malpli ol 20 minutoj 26 % el ni.
-
konas kaj eluzas rabatbiletojn – por pensiuloj, fruaĉetantoj, multvojaĝantoj k.s.
-
decidas pri elekto de transportmaniero laŭ komforto (44 %), prezo (kvar el 10) kaj poste laŭ vojaĝtempo (36 %). Naturprotektado estas la plej grava por ĉiun kvaran – je la lasta pozicio, tamen tio estas 8 % pli ol en jaro 2023. Sukceso!
-
nur malmulto de vojaĝantoj havas imagon pri kvanto de (karbondioksidaj) emisioj ekestintaj dum transporto. Tamen preskaŭ dufoje plialtigis konscio pri tio (2023: 6 % 2024: 11 %). Ĉu tio estas impulso por ni organizi renkontiĝojn, seminariojn, kongresojn konsidere protektadon de vivmedio?
El respondoj sekvas, ke esperantistoj uzas amastransporton, plej multe taksas komforton, vojaĝas grupe, ne timas ŝanĝi inter transportiloj kaj sole malmulto el ili pripensas pri la impakto de transporto al vivmedio. Se la enketo vekis en partoprenantoj dubojn aŭ intereson pri la tiu ĉi problemaro, la nia celo estas atingita.
Noto: En kelkaj demandoj oni povis indiki multajn eblecojn, pro tio ne ĉiam estas sumo de percentoj 100. Pli multe ol 70 % vojaĝantoj estis pli aĝaj ol 60, unu kvarono estis inter 27 kaj 59 kaj restitaj estis junuloj ĝis 26 jaroj.
Programo Erasmus +
Daŭripova evoluo kaj transporto
Univerzita Pardubice, Dopravní fakulta Jana Pernera a Český železničářský esperantský svaz, z. s.,
Univerzita Pardubice, Dopravní fakulta Jana Pernera a Český železničářský esperantský svaz, z. s.,
připravili odborný seminář s mezinárodní účastí „EVROPSKÉ ŽELEZNICE: udržitelná železniční doprava“, který se konal 6.3.2023 na Dopravní fakultě Jana Pernera v Pardubicích
Na semináři vystoupili:
Rodica Todor (RO): Projekt VERDEN.
Vito Tornillo (IT): Kombinovaná doprava.
Lars Sözüer (DE/CH): Přeprava jízdních kol ve vlacích.
Roman Štěrba (CZ): Správa železnic, s.o. a strategie udržitelnosti.
Francesco Maurelli (DE): Robotizace a trvale udržitelný rozvoj.
Po přednáškách byla možnost navštívit dopravní sál i s odborným výkladem.
Seminář je pořádán v rámci 30. výročí vzniku Dopravní fakulty Jana Pernera a v rámci projektu Verden
Přednášky i diskuze byly tlumočeny z esperanta do českého jazyka, v jednom případě i opačně. Účast byla možná také on-line, čehož mnozí využili, a to i ze zahraničí (Polsko, Slovensko, Maďarsko, Chorvatsko, Itálie, Francie, Rumunsko, Dánsko, Německo a Belgie) Přímo na místě se zúčastnilo 36 zájemců z řad studentů, profesorského sboru i odborné veřejnosti. V neposlední řadě i členové ČŽES. Všem děkujeme za účast. Děkujeme též pánům Jaroslavu Matuškovi a Ladislavu Kovářovi za přípravu a organizování této úspěšné akce.
Evropské_železnice_2023_program1 (2)
Seminario „Eŭropaj fervojoj“
6.3.2023 Univerzitato Pardubice-Fakultato de Transporta Inĝenierio (Dopravní fakulta Jana Pernera) kunlabore kun Ĉeĥa fervojita Esperanto asocio preparis en urbo Pardubice (Ĉeĥio) seminarion „Eŭropaj fervojoj“, kiu temo estis „Daŭripova fervojtransporto“. La unua preleganto Rodica Todor prezentis Verden projekto, poste Lars Sözüer prelegis pri fervojo kaj biciklado. Sekvis prelego de Vito Tornillo pri Intermodala transporto en Italio kaj najbaraj landoj. Post paŭzo ni havis eblecon aŭskulti prelegon „Ĉeĥa Fervojadministracio Správa železnic, s.o. kaj strategio de daŭripova evoluo“ de Roman Štěrba. Lastan prelegon de Francesco Maurelli estis dediĉita al rilatoj inter robotiko kaj daŭripoveco.
Ĉiuj prelegoj estis tradukitaj en ĉeĥa lingvo krom prelego de R. Štěrba, kiu prelegis ĉeĥe, sed lia prelego estis tradukita en Esperanto. La tradukado estis grava, ĉar partoprenantoj ne estis nur esperantistoj, sed ankaŭ neesperanta publiko, ĉefe studentoj, instruistoj kaj fakuloj en fervojo. Surloke partoprenis 36 aŭskultantoj kaj multaj aliaj uzis eblecon spekti seminarion per interreto, inter ili esperantistoj el Polando, Slovakio, Hungario, Romanio, Kroatio, Italio, Germanio, Danio, Francio kaj Belgio.
Post prelegoj okazis faka ekskurso al univerzitata trafiksalono, kie partoprenantoj povis provi regadi itineron de trajnoj.
La seminario okazis kiel parto de projekto Verden kaj en la kadro de 30-a datreveno de ekesto de la Fakultato de Transporta Inĝenierio de la Univerzitato Pardubice.
Ni tre dankas al sinjoroj Jaroslav Matuška kaj Ladislav Kovář, kiuj preparis tiel interesan kaj sukcesan aranĝon. Ni dankas ankaŭ al niaj membroj pro ilia partopreno.
Venonta Verden – seminario okazis:
4.3-7.3. 2023 en Pardubice ( Ĉeĥio )
Loko: Hotelo Labe kaj Univerzitato Pardubice
Progamo:
4.3. – sabato – alveno
5.3. – dimanĉo – Verden kunveno (finpretigo de la broŝuro)
9,00 – 12,00 laborkunveno – informoj de projekto-kontribuantoj
12,00 – 13,30 tagmanĝo
13,30 – 16,00 laborkunveno – lastaj ŝanĝoj en la broŝuro, korektoj,
17,00 – 19,00 promeno en la urbo
19,00 – 21,00 vespermanĝo
6.3. – lundo – antaŭtagmeze – Verden kunveno
9,00 – 12,00 laborkunveno – plano por venonta kunveno (Antverpeno, Torino)– financaj aferoj
12,00 – 13,30 tagmanĝo
– posttagmeze – prelegoj je Univerzitato Pardubice kun partopreno de studentoj kaj ĈeFEA membroj
14,00 – 16,00 prelegoj estos aldonitaj pli poste (maks. 3 prelegoj)
19,00 – 21,00 vespermanĝo
7.3. – mardo – forveturo
VERDEN – Seminario Rotterdam, 18. – 22. 11. 2022
Post la partnera kunveno en Parma (Italio, novembro 2021) kaj renkontiĝo en Greziljono (Fran
cio, aprilo 2022) estis tiu ĉi seminario la tria renkontiĝo de projektoteamo VERDEN. Ni agadis en la Centra oficejo de UEA en Roterdamo. Vendrede alvenis preskaŭ ĉiuj partoprenantoj de Seminario: Francesco, Sara (KOSMO / UEA), Vito (E-klubo Parma), Rodica (IFEF nome de UEA), Lars (BEMI), Marc (FEL), Christian (FFEA), Ladislav, Jaroslav (ambaŭ ĈeFEA). Post enloĝigo en hotelo Easy ni komune kun kelkaj volontuloj el Centra oficejo vespermanĝis kaj babilis. Poste alvenis ankaŭ Matěj (ĈeFEA) kaj Nicky (FEL).
Sabato: post la matenmanĝo en la kafejo tuj apude de Centra oficejo prezentis Sara materialon „VERDEN: KIO, KIU, KIAM, KIE, KIOM“ – resumon de ĝisnuna stato de la projekto kaj niajn taskojn por la venontaj etapoj. Nia kerna agado (laŭ la strukturo de la projektoj ERASMUS+) estas KA2: „Internacia kunagado kaj interŝanĝo de sukcesaj spertoj inter organizaĵoj, kaj je EU-nivelo kaj je interkontinenta nivelo“.
Posttagmeze Ladislav kun Jaroslav prezentis kelkajn resultojn de enketilo „Daŭripova evoluo kaj transporto“. Estas kolektitaj respondoj el 12 landoj – 10 EU (AT, BE, CZ, DE, DK, FR, HR, IT, SK, SE) kaj 2 ekster EU landoj (SRB, Barato). Diskutita estis ankaŭ materialo de gestudentoj de Univerzitato Pardubice – FLOM-Analizo (Fortaĵoj-Lamaĵoj-Okazaĵoj-Minaĵoj) de diversaj transporttipoj.
Antaŭ vespermanĝo ni komune promenis tra la urbo kaj poste bonĝuste vespermanĝis en la restoracio Viva Africa.
Dimanĉo: pre
legis Francesco pri la solvado de konfliktoj, Lars pri la projekta retejo, kie krom alie estos kolektitaj informoj pri la kondiĉoj por transportado de bicikloj en trajnoj. Jaroslav informis pri aldona malgranda enketilo (plenumata pere de google) – ĝi rilatas al decidprocedoj de pasaĝeroj kaj vivmedioprotektado. Tiu ĉi enketilo estas tradukebla en naciaj lingvoj aŭ plenumita en esperanto (kaj ĉeĥa lingvo). Resultoj aldonos supre menciitan enketilon. Posttagmeze okazis ankaŭ retdiskuto kun Paŭlina Jalakšová (Ĉeĥa Esperanto-Junularo) teme de eŭropa politiko kaj vivmedioprotektado.
Lundo: Rodica resumis staton de projekto vidpunkte IFEF kaj estis diskutitaj eblaj venontaj paŝoj (ekz. ebleco de kunlaboro kun urbestrino de Braŝovo, venonta prjekto etc.). Posttagmeze okazis retkunveno kun Pšemek pri la kompostado de broŝuro, kio estos unu el resultoj de projekto VERDEN.
Ni decidis pri la termino de venonta renkontiĝo en Ĉeĥio: 4. – 7. 3. 2023 en Pardubice. Okazos laborkunveno rilate projekton VERDEN jak (lune posttagmeze) prelegoj por studentoj de la Universitato de Pardubice, Fakultato de transporta inĝenierio, kadre de vico de la fakaj seminarioj „Eŭropaj fervojoj“.
Jaroslav Matuška, ĈeFEA
Se vi interesiĝas pri Daŭripova evoluo kaj transporto , bonvolu plenumi sekvan anoniman enketilon. Dankon
Ligilo: Daŭripova evoluo kaj transporto
Pokud se zajímáte o trvale udržitelnou dopravu, prosíme o vyplnění jednoduché anonymní ankety. Děkujeme.
Odkaz: Trvale udržitelný rozvoj a doprava
Prezentado de Verden projekto en Svutavy
Prezentado de Verden projekto en la Muzeo de Esperanto en Svitavy. Dum la prelego partoprenantoj plenumis enketilon kun demandoj pri trafikmanieroj de pasaĝeroj. La projekto prezentis s-ro L.Hakl
-
VERDEN kaj AMO SEMINARIO EN BAUGÉ – GREZILJONO
La seminario okazis inter la 31-a de marto kaj la 5-a de aprilo 2022-a en la
31.3-4.4.2022 Baugé ( Francio )
Esperanto-kastelo Greziljono. Ĝi estis la dua kunsido post Parma en Italio. La seminarion partoprenis 20 geesperantistoj kaj kelkaj pliaj per intereto.
La projekto VERDEN estas subvenciata de Eŭropa Unio kaj kunordigata de la Universala E-Asocio. En ĝikunlaboras IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) kaj BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia), faka sekcio de TEJO (Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo), kun la subteno de Parma Esperanto-Grupo kaj Flandra Esperanto-Ligo. Temas pri internacia kunlaboro pri daŭripovo kaj transporto. Ĝi ricevas subvencion de la nederlanda Erasmus-agentejo. En la projekto partoprenas la jenaj landoj : Belgio, Ĉeĥio, Francio, Italio, Nederlando. Francesco Maurelli, kunordigas la projekton nome de UEA.
La renkonton en Greziljono iniciatis la prezidantino de IFEF Rodica
Todor. La seminarion malfermis Stefan MacGill. Sara Spanò kaj Francesko Maurelli konigis al ni la programon Erasmus+ kaj la projekton VERDEN. Poste sekvis pluraj prelegoj : Jaroslav Matuška el Ĉeĥio parolis pri fakultatoj kaj projektoj, la juna studento Matěj Berka pri siaj spertoj en la projekto, Christine Brücker pri la danĝeroj de varmiĝo kaj Lars Sözüer pri efiko de la trafiko al la klimato. Rodica Todor parolis pri la politiko de EU rilate al fervojo. Bert Schumann priskribis al ni la verdan vojon sur iama fervojo ĉe Greziljono. Ladislav Hakl legis prelegon de Ladislav Kovář pri eksteraj kaj internaj kondiĉoj por daŭripova fervojtransporto. Boris Mandirola parolis pri „La Eŭropa Verda Pakto – daŭripova moviĝeblo“. Franco Bressanin prezentis plurajn filmetojn pri agrikulturo, akvomastrumado, verdaj muroj kaj verdaĵoj eĉ en trajno-vagonoj. Vito Tornillo prezentis al ni la hibridajn trajnojn. Ambicia estas la projekto de Lars Sözüer pri retpaĝo por helpi al la planado de trajnaj vojaĝoj kun bicikloj.
Kadre de AMO 84 parolis Stefan MacGill pri fervojoj por daŭripovo. Laurent Vignaud instruis Esperanton al juna Matěj, kiu tre entuziasme mem eklernis Esperanton antaŭ kvar monatoj.
Dum libera tempo la partoprenantoj promenis en la ĉirkaŭaĵo kaj vizitis la urbon Baugé kaj ankaŭ ĝian malnovan parton kun spiral-tordita turo. Malgraŭ la ŝanĝiĝema vetero ni pasigis agrablajn tagojn inter esperantistoj. Bongusta manĝo kontribuis al bona etoso. Bert Schumann tre bone prizorgis la ĉeestantojn.
-
-
-
Resumoj de prelegoj:
-
Eksternaj kaj internaj kondiĉoj por daŭripova fervojtransporto.(Ladislav Kovář)
-
La prelego pripensadas pozitivajn kaj negativajn kondiĉojn por daŭripova fervojtransporto. La trafiko estas pli „verda“ ol aliaj specoj de trafiko, sed ekzistas multe da problemoj kiuj ĝi devas solvi. La fervojo mem povas „verdiĝi“ dank al novaj teknologioj kaj ankaŭ ĝi povas „verdigi“ nian vivon. Sed ĉu la trafiko povus servi nur por profito, aŭ kiel servo por pli bona vivo? Kiuj estas proponoj kaj solvoj.
-
Erasmus+-Trvale udržitelná doprava:
-
-
Sara Spanò kaj Francesko Maurelli (IT-DE) : O programu Erasmus+ a projektu Verden
-
Jaroslav Matuška (CZ) : Universita Pardubice a trvaleudržitelná doprava
-
Lars Sözüer (Svisujo), Christine Brücker (DE) : Kola ve vlaku – stav v různých zemích a vize do budoucna.
-
stud. Matěj Berka (CZ) : Proč jsem se přihlásil do projektu Verden
-
Luc Gourin : Cyklostezky po bývalých železničních tratích.
-
Stefan MacGill (NZ-HU) : Železnice a její role proo ekologičtější svět
-
Rodica Todor, (RO) : Politika EU a trvale udržitelná doprava
-
Ladislav Kovář (CZ) : Vnitřní a vnější podmínky pro trvale udržitelnou železniční dopravu. (surloke tralegos Ladislav Hakl)
-
Michael Boris Mandirola (IT-FR) : Evropa a Zelený úděl.
-
Franco Bressanin (IT) 1 : Kdyby nebyly rostliny……..
-
Franco Bressanin (IT) 2 : Klima se mění-zelená železnice.
-
Vito Tornillo (IT) : Hybridní vlaky
-
-
-
-
Parma(Italio)
VERDEN, la nova projekto de Eŭropa Unio, kiu antaŭvidas partneran kunlaboron inter pluraj eŭropaj landoj okazis en Parma, Italio de la 20-a ĝis la 22-a de novembro. Sub la kunordigado de UEA kaj Kosmo agentejo kunvenis reprezentantoj de la partneraj asocio: IFEF – BEMI – FEL – Parma E-Asocio. Krom la kunvenoj pri la programo kaj celoj de la venontaj renkontiĝoj, okazis prezentado al la publiko kun temoj rilate al Daŭripova evoluo kaj transporto
-
-